María Luisa Ponte | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de junio 1918 en Medina de Rioseco | |
Morto | 2-an de majo 1996 (77-jaraĝa) en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro teatra aktoro vd | |
Laborkampo | Aktorado vd | |
Aktiva dum | 1952– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
María Luisa PONTE Mancini (Medina de Rioseco, provinco Valadolido, 21a de junio 1918 - Aranjuez, Regiono Madrido, 2a de majo 1996) estis hispana aktorino kiu partoprenis en nombraj filmoj, teatraĵoj kaj televidserioj.
Ŝi estas de familio de geaktoroj kaj eĉ kiel bebo jam estis sur scenejo. Dum longa kariero ŝi partoprenis en la ludado de multnombraj teatraĵoj, inter kiuj menciendas Panorama desde el puente (1958), de Arthur Miller; Don Juan Tenorio (1953), de José Zorrilla; El bello indiferente (1953), de Jean Cocteau; La mordaza (1954), de Alfonso Sastre, La ratonera (1954), de Agatha Christie; El caso del señor vestido de violeta (1954), de Miguel Mihura; Medida por medida (1955), de Shakespeare; La guerra empieza en Cuba (1955), de Víctor Ruiz Iriarte; El anzuelo de Fenisa (1961), de Lope de Vega; Solo Dios puede juzgarme (1969), de Emilio Romero; Numancia, de Miguel de Cervantes, reĝisorita de Miguel Narros; El rufián Castrucho, de Lope de Vega kaj Un enemigo del pueblo, de Henrik Ibsen.
Aliaj elstaraj laboroj estis en Ocho mujeres, de Robert Thomas; Todos eran mis hijos (1963), de Arthur Miller; La noche de la iguana (1964), de Tennessee Williams, La tercera palabra, de Alejandro Casona; Calígula, de Albert Camus; Luces de bohemia, de Valle Inclán; Maribel y la extraña familia, de Miguel Mihura; Las arrecogías del beaterio de Santa María Egipciaca (1977), de José Martín Recuerda; El padre (1978), de August Strindberg; Las bicicletas son para el verano (1982), de Fernando Fernán Gómez kaj Bajarse al moro, de José Luis Alonso de Santos.
Ŝi famis ankaŭ en kinarto per forta voĉo, altira karaktero, kaj populara rekonebleco. Ŝi debutis en 1952 kaj laŭlonge de la sekvaj tri jardekoj ŝi iĝis unu de la plej elstaraj aktorinoj en kinaj filmoj, ĉefe per stereotipaj roloj de negativaj virinoj. Inter pluraj filmoj menciendas grandaj verkoj de la hispana kino kiel El pisito kaj El cochecito, de Marco Ferreri; La ciudad no es para mí, de Pedro Lazaga; El verdugo, de Luis García Berlanga; El extraño viaje kaj El viaje a ninguna parte, de Fernando Fernán Gómez; Camada negra, de Manuel Gutiérrez Aragón kaj La colmena, de Mario Camus.
Ŝi laboris ankaŭ en televido ekzemple per partopreno en Fortunata y Jacinta, Farmacia de guardia kaj La Regenta.
Ŝi estis aktiva profesie ĝis tuj antaŭ sia morto, kaj ricevis la Goya-premion pro sia lasta filmo en januaro 1995. Ŝi estis koramikino de la aktoro Agustín González inter 1954 kaj 1986.