Masarandubo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Manilkara huberi (Ducke) A.Chev. | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Masarandubo (Manilkara huberi) estas fruktojn portanta planto de la genro Manilkara de la familio Sapotacoj (Sapotaceae) kies ligno estas tre grava por domkonstruaĵo.
Manilkara huberi estas apartenanta al grandaj partoj de norda Sudameriko, Mezameriko kaj Antiloj, ĉe altecoj sub 800 metroj (2 600 futoj) super marnivelo.
Masarandubo estas granda arbo, atinganta altojn de 30-55 metroj (98-180 futoj). La folioj estas longformaj, ĉirkaŭ 1-2 decimetroj (3.9-7.9 coloj) longaj, kun flavaj malsupraj flankoj.[1] La floroj estas hermafroditaj; blanka kun 3 sepaloj. La manĝebla frukto estas flava kaj ovforma,[2] 3 centimetroj (1,2 coloj) en diametro, enhavanta unu semon (aŭ foje du).
La frukto de M. huberi similas al la sapoto el Manilkara zapota (sin. Achras sapota) kaj estas manĝebla, kun bonega gusto, populara por uzo en desertoj. M. huberi produktas manĝeblan latekson, kiu povas esti rikoltita en maniero simila al la rikoltado de la latekso de la kaŭĉuka arbo (Hevea brasiliensis). La latekso sekiĝas al malelasta kaŭĉuko, kiu estas konsiderata pli malalta ol gutaperko.
La latekso de M. huberi estas iam uzata por fari golfajn pilkkovrilojn. Ĝi estas konsiderata bona, sed mallongdaŭra, kovrilo, kiu postulas oftan revestadon, tamen ĝi estas populara en turniroj.
La arbo ankaŭ estas uzita por ligno en Porto-Riko. En Brazilo estas la ligno preferata por subtegmenta lignaro (traboj, k.a) ĉar plie esti daûrema ,fortika ankaû ne estas atakita de termitoj. La ligno estas ruĝa, tre malmola, kaj estas populara por uzo en meblokreado, konstruado, donante bonajn fervojajn ŝpalojn. La ligno estas tiel densa ke ĝi ne flosas sur akvo, kaj necesas antaŭborado antaŭ najlado. La specifa pezo de ligno de M. huberi estas inter 0,85 kaj 0,95 g / cm3.
Manilkara huberi estas ankaŭ konata kiel[3]:
Taxon identifiers |
|
---|