Mata de Alcántara | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Tierra de Alcántara | ||
Poŝtkodo | 10970 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Luis Amado Galan Hernandez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 286 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 43′ N, 6° 49′ U (mapo)39.7185729-6.819822Koordinatoj: 39° 43′ N, 6° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 332 m [+] | ||
Areo | 34 km² (3 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Mata de Alcántara estas municipo de Hispanio, en la provinco Kacereso (Cáceres) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 286 loĝantoj sur areo de 34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas matiegos.
Mata de Alcántara estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Alcántara, je altitudo de 332 m; je 63 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 143 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 34 km². Ĝi troviĝas je 18 km de la landlimo kun Portugalio, en la ebenaĵo de la rivero Salor kaj je la maldekstra flanko de la rivero Taĵo.
En la municipa teritorio, ekzistas diversaj arkeologiaj restaĵoj reprezentataj ĉefe de antropomorfaj tomboj situaj ĉe la ermitejo de Sankta Laŭrenco.
La deveno ligiĝas al la Reconquista kaj al la Ordeno de Alcántara. La konkeron de tiuj teritorioj faris Alfonso la 9-a de Leono, kiu konkeris Alcántara en 1213 kaj donis ĝin al la Ordeno por ties defendo kaj organizo.
Dum la 14a jarcento okazis preskaŭ enlanda milito ene de la Ordeno kaj tio malfavoris la disvolvigon de la areo, kio devis atendi ĝis la fino de la 15a jarcento kiam entroniĝis la Katolikaj Gereĝoj kaj la zono disvolviĝis.
En la 17a kaj 18a jarcentoj suferis la damaĝojn de la militoj kontraŭ Portugalio kaj same komence de la 19a jarcento dum la Hispana Milito de Sendependiĝo. Dum tiuj epoko la vilaĝo nomiĝis simple La Mata ekde 1229. Nur dum la dua duono de la 19a jarcento oficiale oni nomas ĝin Mata de Alcántara, kvankam populare por la loĝantaro pluestas La Mata.
Dum la 20a jarcento Mata de Alcántara, kiel plej parto de la vilaĝoj de la regiono, suferis la negativan efikon de la elmigradon, kaj tiele el 1950 al 1980 perdis iom pli da 70 % de sia populacio kun la sociekonomiaj konsekvencoj.
Agrikulturo kaj brutobredado.
Pri faŭno estas multaj birdoj, kiel la blanka cikonio, la gruo (vintre), la nigra milvo, la blua pigo kaj kolomboj. Inter mamuloj elstaras la vulpo, la kuniklo, la melo kaj la genoto.
Pro la kruta kanjono kie fluas la rivero multaj birdoj trovis tie protekton, kiaj la iberia imperiaglo, la nigra cikonio, la monaĥvulturo aŭ la reĝa aglo, kiuj profitaj klifojn kaj arbojn por konstrui siajn nestojn. Estas ankaŭ gipsoj, hirundoj, kadavrovulturoj, lutroj kaj ezokoj.
Elstaras la preĝejo de Santa María de Gracia kun du diferencaj partoj. Estas belaj retabloj kaj restoj de murpentraĵoj de la 16a jarcento.