Mathew Brady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mathew Brady Brady |
Naskiĝo | 18-an de majo 1822 en Kantono Warren |
Morto | 15-an de januaro 1896 (73-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Bright's disease (en) |
Tombo | Kongresa Tombejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | fotisto fotoĵurnalisto war photographer (en) ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mathewbrady.com |
Mathew B. Brady (ĉ. 1822 – 15a de januaro, 1896) estis unu el la plej fruaj fotografistoj en la historio de Usono, plej bone konata pro siaj scenoj de la Usona Enlanda Milito. Li studis kun la inventisto Samuel F. B. Morse, kiu estis pioniro de la tekniko de dagerotipo en Usono.
Brady malfermis sian propran studion en Novjorko en 1844, kaj faris fotojn de Andrew Jackson, John Quincy Adams, kaj Abraham Lincoln, inter aliaj publikaj figuroj.
Kiam ekis la Enlanda Milito, lia uzado de movebla studio kaj malhela ĉambro ebligis vivecajn batalkampajn fotojn kiuj portis al hejmojn la realon de la milito por la publiko. Ili kaptis milojn da militscenoj, same kiel portretojn de generaloj kaj politikistoj de ambaŭ flankoj de la konflikto, kvankam plej el ili estis vere faritaj de liaj helpantoj, pli ol de Brady mem.
Post la milito, tiuj fotoj eksmodiĝis, kaj la registaro ne aĉetis la originalajn kopiojn kiel ili promesis. La riĉo de Brady subite malpliiĝis kaj li mortis ruinigita.