Mathilde Seigner | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mathilde Anne Dominique Seigner |
Naskiĝo | 17-an de januaro 1968 (57-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Cours Florent ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Frat(in)o | Emmanuelle Seigner ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro ![]() |
Mathilde SEIGNER (naskiĝis la 17-an de januaro 1968 en Parizo, Francio) estas franca komediistino.
Fratino de Emmanuelle Seigner kaj de Marie-Amélie Seigner, Mathilde Seigner ankaŭ estas la nepino de komediisto Louis Seigner (1903-1991) kaj nevino de Françoise Seigner, ambaŭ societanoj de Comédie-Française (Franca Komedio).
Ŝi ricevis premion "Michel Simon" en 1993 pro ŝia rolo en Le Sourire, de Claude Miller, kiu rivelis ŝin al la publiko.
Mathilde Seigner estas komediistino tre ŝatata de televidaj prezentantoj pro ŝia spontaneco. Ŝi siaflanke tre ŝatas francajn kanzonojn, interalie tiujn de Lara Fabian kaj Michel Sardou kiujn ŝi admiras.
Ekde 2006, Mathilde (39-jara) vivas kun kameraisto Mathieu Petit, kaj ilia unua filo nomita Louis naskiĝis la 10-an de aŭgusto 2007.