Matthew Fontaine Maury | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de januaro 1806 en Spotsylvania County |
Morto | 1-an de februaro 1873 (67-jaraĝa) en Lexington |
Tombo | Hollywood Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Richard Lancelot Maury (en) |
Patrino | Diana Maury (en) |
Infanoj | Diana Fontaine Maury Corbin (en) , Richard L. Maury (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo kartografo edukisto historiisto verkisto meteologo geografo oceanografo mararmea oficiro geologo |
Matthew Fontaine MAURY (14a de Januaro 1806 – 1a de Februaro 1873), de la Usona Mararmeo, estis usona astronomo, historiisto, oceanografo, meteologo, kartografo, aŭtoro, geologo, kaj edukisto.
Li estis kromnomita "Pathfinder of the Seas" (vojtrovanto de maroj) kaj "Father of Modern Oceanography and Naval Meteorology" (Patro de Moderna Oceanografio kaj Naviga Meteologio) kaj poste, "Scientist of the Seas" (Sciencisto de Maroj) pro la publikigo de siaj etendaj verkoj en siaj libroj, ĉefe The Physical Geography of the Sea (La fizika geografio de maro, 1855), nome la unua etena kaj kompleta libro pri oceanografio kiu estis publikigita. Maury faris multajn gravajn novajn kontribuojn al mapado de ventoj kaj de oceanaj marfluoj, krom oceanaj vojoj por la pasado de ŝipoj tra la maroj.