Matthias Buchinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1674 en Ansbach |
Morto | 31-an de julio 1739 (65-jaraĝa) en Cork |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | iluziisto kaligrafo desegnisto muzikisto |
Matthias BUCHINGER (naskiĝinta la 2-an de junio 1674 en Ansbach, mortinta la 17-an de januaro 1740 en Cork), estis germana artisto, magiisto kaj ilustristo, naskita sen manoj aŭ malsupraj gamboj.
Artisto kaj prezentisto, li montris siajn plenumojn en multaj kortegoj kaj iĝis konataj kiel la "Malgrandulo de Nurenbergo". Li vojaĝis al Anglio provante ricevi ĉekortegan nomumon sub reĝo Georgo la 1-a (Britio); malsukcesinte, li iris al Irlando kie li donis publikajn manifestaciojn, en Dublino en 1720 kaj en Belfasto en 1722. Buchinger estis edziĝinta kvar fojoj kaj havis almenaŭ dek kvar infanojn (de ok virinoj). Li ankaŭ estas fama por esti havinta infanojn de ĝis sepdek amantinoj. Aldone Buchinger ĝuis grandan reputacion kiel gravuristo kaj artisto.
Malgraŭ liaj havaj malgrandaj, naĝilosimilaj alpendaĵoj por manoj, liaj kuprogravuroj estis nekredeble detalaj. Sur memportreto, estis tiom detale faritaj bukloj ke ili rivelis ĉe detala rigardo fakte sep bibliajn psalmojn kaj la Patron nian, tajpitaj en miniaturoleteroj.
Malgraŭ lia handikapo Buchinger estis bonega magiisto, igante pilkojn malaperi de sub tasoj kaj birdoj ekaperi de nenie. Estis ankaŭ dirite ke li estis nevenkebla ĉe kartoj kaj brilblindumus spektantarojn. Miraj estis ankaŭ lia paflerteco. Buchinger ŝatis konstrui ŝipojn en botelo. Li havis enorman lertecon, malgraŭ sia handikapo. La muzikaj kapabloj de Buchinger inkludis la kapablon ludi plurajn muzikajn instrumentojn inkluzive de la zimbalono, hobojon, trumpeton, kaj fluton. Kelkajn el la luditaj instrumentoj li inventis mem!