Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Matzingen (stacidomo) kaj Weberei Matzingen (stacidomo). |
Matzingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Geografia situo | CH1903: 712532 / 264322 (mapo)47.528.9327777777778Koordinatoj: 47° 31′ N, 8° 56′ O; CH1903: 712532 / 264322 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2538 |
Areo | 7,7 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9548 |
Komunumkodo | 4591 |
Matzingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2 433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2 538 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Matzingen situas sude de Frauenfeld meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumon trafluas la rivereto Murg, kiu en Frauenfeld alfluas al la rivero Turo.
Al la komunumo apartenas krom Matzingen mem la municipoj Dingenhart, Gass, Halingen, kaj Ristenbühl.
La komunumo limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en nordoriento al Thundorf, en oriento al Stettfurt, en sudorienbto al Wängi, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Aadorf.
La stacidomo de Matzingen situas ĉe Frauenfeld-Wil-Fervojo (germane Frauenfeld-Wil-Bahn). Temas pri 17,45 kilometrojn longa privata mallarĝŝpurfervojo, kiu konektas la urbojn Frauenfeld kaj Wil.
Matzingen disponas ankaŭ pri propra konekto al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.
La unua dokumenta mencio de Matzingen datiĝas el la jaro 779 kiel Mazcingas.