Max Gandolf von Kuenburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Regado | 1668–1687 | ||||
Antaŭulo | Guidobaldo Thun | ||||
Sekvanto | Johann Ernst von Thun | ||||
Ceteraj titoloj | kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Maximilian Gandolph von Künburg | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1622 en Graz | ||||
Morto | 3-an de majo 1687 (64-jaraĝa) en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1655–) katolika sacerdoto (1648–) vd | ||||
Aktiva en | Salcburgo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Maximilian Gandolf Graf von KUENBURG, ankaŭ Gandolph kaj ĝis 1665 Freiherr von Kuenburg (naskiĝis la 30-an de oktobro 1622 en Graz, mortis la 3-an de majo 1687 en Salzburg) estis inter decembro 1668 kaj majo 1687 salcburga ĉefepiskopo kaj ekde 1686 kardinalo.
Post studoj en Graz kaj ĉe Collegium Germanicum en Romo li iniciatis diversajn agojn kontraŭreformaciajn: Li fondis konventon en Seekirchen am Wallersee (1679), konstruigis la unuan pilgrimkirkon en Maria Plain, fondis la kortegan bibliotekon kaj la aŭgustenanajn monakejojn en Hallein kaj Tittmoning, krome la kajetanan klostron en Salzburg. Krome li restaŭrigis la Imberg-preĝejon en Salzburg; laŭ lia instigo konstruitis Preĝejo Sankta Erhard kaj Kajetana preĝejo. Estante ankaŭ sekulara suvereno li ordonis multegon, ekz.:
Max Gandolf ofte montris sin maltolerema, tradiciema kaj inklina je nepotismo. Li ankaŭ responsis pri la forpelo de protestantismaj ministoj el Dürrnberg apud Hallein gvidataj de Joseph Schaitberger kaj de la nekatolikoj el la Defereggen-valo (Distrikto Lienz). Inter 1675 kaj 1690 laŭ ĉefepiskopa instigo fariĝis procesoj kontraŭ (laŭdiraj) magiistoj kiuj poste estis ekzekutitaj. Inter la 153 personoj estis ankaŭ infanoj kaj junuloj; Gandolf per tio ankaŭ volis bremsi la almozpetadon. Konatas la sorto de Barbara Koller kaj de ŝia filo Jakob Koller, kromnome Schinderjackl. En la urbo Salzburg multaj junaj kunalmozpetantoj estis enkarcerigitaj en la t.n. Sorĉistina turo. Felix Mitterer verkis prie la teatraĵon Die Kinder des Teufels. Sub tiu ĉi episkopo okazis ankaŭ la lasta ĉasado de sorĉistinoj en Salcburgio; la lasta viktimo estis Maria Pauer el Mühldorf am Inn kiu estis ekzekutita en Salzburg-Gneis en la jaro 1750.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Max Gandolf von Kuenburg en la germana Vikipedio.