Max Thedy

Max Thedy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1858 (1858-10-16)
en Munkeno
Morto 13-an de aŭgusto 1924 (1924-08-13) (65-jaraĝa)
en Polling
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Reĝlando Bavario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno (1875–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
desegnisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Maximilian Eduard Gallus THEDY[1]Max Thedy (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1858 en Munkeno, mortinta la 13-an de aŭgusto 1924 en Polling[2]) estis germana pentristo, desegnisto kaj gravuristo.

Ĉambro en Ueberlingen je Bodenlago; videblas en la muzeo de Urba kastelo vajmara

Max[3] Thedy estis filo de aktuaro havante dek unu gefratojn.[4] Post la frua morto de la gepatroj la 12-jaraĝulo akceptitis en 1870 fare de la hamburga pentristo Georg Friedrich Louis Reinhardt kio proponis al Max pentri. Ekde 1875 li iĝis disĉiplo de la Munkena akademio pri artoj.[5] En 1882 li vokitis kiel profesoro al la Grandduka saksia artlernejo Vajmaron.[6] Inter liaj disĉiploj nombriĝis ekz. Elisabeth Thiermann, Christian Rohlfs, Ernst Biedermann, Erich Dummer, Rudolf Schmidt-Dethloff, Albert Johannsen kaj Fritz Amann. En 1919 li iĝis mastro ĉe Bauhaus.[7] kaj en 1921 de la nove remalfermita Ŝtata altlernejo pri bildiga arto.

Liaj verkoj videblis kaj admirindas en multaj ekspozicioj en Eŭropo kaj en Usono, ekz. en 2002 en Vajmaro kaj en 2005 en Ueberlingen kaj Frankfurto ĉe Majno.

Max Thedy edzinigis en la 4.4.1884 en Berlino Katharina Sophie Dorothea Brendel (1858-1945), filino de berlina komercisto. Danke al la bofratino Maria Brendel li iĝis bofrato de la pentristo Ferdinand Schauss. Lia bopatro Carl Friedrich Otto Brendel estis kuzo de la bestopentristo Albert Brendel.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Standesamt Berlin I, Eheregister, nr. B 137/1884.
  2. Peter Stapf: Der Maler Max Thedy (1858–1924). Leben und Werk. Böhlau, Köln 2014, p. 180.
  3. La ĝusta antaŭnomo estas Max kvankam en anglalingvaj tekstoj erare ankaŭ aperas la versio Marc.
  4. Stapf 2014, p. 35
  5. Thedy en la matrikulato akademia
  6. Stapf 2014, p. 75-76.
  7. Stapf 2014, p. 153 ss.
  8. Stapf 2014, p. 88

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Biografio; verkaro

[redakti | redakti fonton]

Pri unuopaj verkoj/elmontradoj

[redakti | redakti fonton]
  • Siegfried Herrmann (eld.): Max Thedy 1858–1924. Gemälde und Zeichnungen. Stadtmuseum, Weimar 2002, ISBN 3-910053-34-3 (Katalogo ekspozicio, Vajmaro junio-aŭgusto 2002)
  • Volker Caesar: "Überlingens letzte Renaissancefenster als Motive der Malerei des späten 19. Jahrhunderts. Gemälde von Max Thedy dokumentieren seltene Fenster." Ĉe: Denkmalpflege in Baden-Württemberg, 1/2007, p. 55–61 (PDF Arkivigite je 2013-11-03 per la retarkivo Wayback Machine)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]