Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mealhada (stacidomo). |
Mealhada | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Portugalio urbo de Portugalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3054 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 20 428 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 185 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 23′ N, 8° 27′ U (mapo)40.383333333333-8.45Koordinatoj: 40° 23′ N, 8° 27′ U (mapo) [+] | ||||
Areo | 110,66 km² (11 066 ha) [+] | ||||
Horzono | Okcidenteŭropa Tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mealhada [+] | |||||
Mealhada estas portugala urbo, situanta en la distrikto Aveiro, Centra regiono (NUTS II) kaj intermunicipa komunumo Região de Coimbra (NUTS III), kun ĉirkaŭ 5 000 loĝantoj.
Ĝi estas la sidejo de municipo kun areo de 111,14 km² kaj 19 355 loĝantoj (2021), subdividita en 6 fregezioj, kio tradukiĝas al loĝdenso de 164,4 loĝantoj/km². La municipo limas norde kun Anadia, oriente kun Mortágua kaj Penacova, sude kun Koimbro kaj okcidente kun Cantanhede.
La fregezioj de Mealhada estas jenaj:
La municipo de Mealhada havas du urbetojn (Luso kaj Pampilhosa) kaj unu urbon (Mealhada).
Estis loĝado jam en epoko de la Romia Imperio, ŝoseo kaj ponto. En 1064 okazis la definitiva konkero fare de trupoj de Fernando la 1-a de Leono. Helpis la sekurecon de la areo la establado de monaĥejoj. En 1514 Mealhada kaj Vacariça ricevis foruon de D. Manuel la 1-a, sed la teroj de la nuna municipo restis sub jurisdikcio de la episkopo de Koimbro. Tiukadre la nuna teritorio apartenis al la tiamaj municipoj de Koimbro (Pampilhosa), Vacariça (Vacariça, Mealhada kaj Luso) kaj Casal Comba kaj Ventosa (Ventosa kaj Antes).
En la 19-a jarcento, okazis grandaj reformoj plenitaj de liberalismo, kaj oni kreis la nunan municipon Mealhada, en la regado de Dona Maria la 2-a, nome la 6an de aprilo 1836, formita de la fregezioj Casal Comba, Ventosa, Tamengos kaj Aguim. En sekvaj jardekoj okazis pluraj ŝanĝoj de fregezioj kaj iliaj apartenoj al diversaj municipoj, eĉ en 1944 kaj 1964.