Media Mix povas signifi:
Media Mix (メディアミックス [media mikkusu]) estas termino de reklamo en Japanio (ne Anglalingva vorto sed pseŭd-angla), originale signifanta rimedon ke "reklami per diversaj amaskomunikiloj por ili kompensu siajn malaranĝojn reciproke". Freŝdate, Media Mix ankaŭ signifas ke "reverkado unu originalan verkon en plurajn reverkojn".
En 1970-aj jaroj, Kadokawa Shoten reverkis siajn romanojn en kinojn, kaj sukcesis disvastigi la originalajn romanojn. Nun oni konsideras tion, la unua sukceso de Media Mix.
En malfruaj 1990-aj jaroj, oni evidente ekreverkis unu originalan verkon precipe mangao en dramon, animeon k.a.. Nuntempe, diversaj verkoj havas siajn diversajn reverkojn reciproke : romano (inkludas light novel), mangao, animeo muzika KD, komputilludo, televida dramo, radia dramo, kino (inklude kina animeo), interreto (interreta radio, interreta televido) k.c.