Medicina centro Ŝeba

Medicina centro Ŝeba
malsanulejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1948 vd
Geografia situo 32° 2′ 50″ N, 34° 50′ 42″ O (mapo)32.04715277777834.845113888889Koordinatoj: 32° 2′ 50″ N, 34° 50′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Ramat Gan
Medicina centro Ŝeba (Israelo)
Medicina centro Ŝeba (Israelo)
DEC
Map
Medicina centro Ŝeba
Retejo Oficiala retejo
vdr

Medicina centro Ŝeba (hebree המרכז הרפואי ע״ש חיים שיבא - תל השומר, HaMerkaz HaRefui Al"Ŝem Ĥajim Ŝiba; arabe الحرمس المعدنيق ع; ofte nomita la Tel HaShomer Hospitalo aŭ mallonge Ŝeba), estas la publika hospitalo, kiu estas la plej granda en Israelo. Ĝi disponigas medicinan servojn kaj prizorgon al loĝantoj de la centro de la lando (Guŝ Dan), kaj specife de ĝia urbo Ramat Gan. Interalie ĝi ankaŭ estas medicina bazo por la Israela Defendo-Trupoj . Dum multaj jaroj ĝi estas vicigita inter la plej bonaj hospitaloj en la mondo [1][2][3].

Ŝeba ankaŭ estas grava esplorcentro kiu kunlaboras internacie kun bioteknologiaj kaj farmaciaj kompanioj en la evoluo de novaj medikamentoj, terapioj kaj teknologioj. Proksimume 25% de klinika esplorado en Israelo okazas ĉe Ŝeba. La hospitalo ankaŭ estas grava eduka institucio.

Kiel rezulto de la turbula historio de Israelo, la hospitalo evoluigis karakterizan specialistkompetentecon. Ĝi estis la ĉefhospitalo por la Israela Armeo kaj havas altnivelan de kompetenteco en kaj krizmedicino kaj rehabilitado por armea personaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]