Medonosy (germane Medonost) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Mělník. Vivas ĉi tie 144 loĝantoj (2024). En distanco 8 km okcidente situas urbo Štětí, 14 km sude urbo Mělník, 18 km okcidente urbo Roudnice nad Labem kaj 23 km norde urbo Česká Lípa. Tra la municipo trafluas Liběchovka, unu el gravaj rojoj sur teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Kokořínsko – Regiono de Mácha.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Štětí, Snědovice, Dubá, Tupadly (distrikto Mělník), Vidim kaj Dobřeň.
La unua skribmencio pri vilaĝo devenas el la jaro 1352.
Post la tridekjara milito en la senhomiĝintan vilaĝon transloĝiĝis germane parolantaj loĝantoj kaj ankoraŭ pli multe plifortiĝis ĝia germana karaktero. Ĝis duono de la 20-a jarcento kreis plimulton de la loĝantoj sudetaj germanoj. Post la dua mondmilito la granda parto de la loĝantoj de la municipo estis ellandigita. Post la devenaj loĝantoj restis nur germanaj tomboŝtonoj, plu tipa germana arkitekturo de la norda Bohemio - arkozonaj kaj plektitaj domoj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 951 |
---|
1880 | 914 |
---|
1890 | 768 |
---|
1900 | 697 |
---|
1910 | 621 |
---|
1921 | 643 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 628 |
---|
1950 | 218 |
---|
1961 | 214 |
---|
1970 | 209 |
---|
1980 | 108 |
---|
1991 | 87 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 108 |
---|
2014 | 139 |
---|
2016 | 150 |
---|
2017 | 144 |
---|
2018 | 138 |
---|
2019 | 147 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 146 |
---|
2021 | 165 |
---|
2022 | 142 |
---|
2023 | 148 |
---|
2024 | 144 |
---|
Partoj de municipo Medonosy (5) |
---|
|
|