Medzilaborce | ||
rutene: Меджілaбірці, hungare: Mezőlaborc | ||
urbo | ||
Panoramo de Medzilaborce
| ||
|
||
Oficiala nomo: Medzilaborce | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Medzilaborce | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Montaro | Laborecká vrchovina | |
Memorindaĵo | Katedralo de Sankta Spirito | |
Muzeo | Muzeo de Andy Warhol | |
Riveroj | Laborec, Vydranka | |
Situo | Medzilaborce | |
- alteco | 326 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 16′ 15″ N 21° 54′ 14″ O / 49.27083 °N, 21.90389 °O (mapo) | |
Areo | 47,482 km² (4 748,2 ha) | |
Loĝantaro | 6 665 (31.12.2004) | |
Denseco | 140,37 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1543 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 068 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-57 | |
Aŭtokodoj | ML | |
NUTS | 520471 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Medzilaborce | ||
Retpaĝo: www.medzilaborce.net | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Medzilaborce, rutene Меджілaбірці, hungare Mezőlaborc estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Medzilaborce.
La urbo situas en valo kaj laŭ bordo de Laborec, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Humenné-Pollando. Prešov troviĝas 60 km de Medzilaborce.
La unua mencio okazis en 1347, tiam la bienoj apartenis al familio Drugeth. En 1543 la setlejo aperis en formo Kys Laborcz (=malgranda Laborec). En 1612 funkciis tie du muelejoj kaj segada uzino, en 1631 gastejo kaj vendejo. La loĝantoj produktis avenon kaj terpomon. En 1873 la fervojo atingis la komunumon. Okazis incendio en 1900. En la komunumo en 1910 loĝis 1561 da loĝantoj (677 rusinoj, 501 germanoj, 255 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Mezőlaborc, kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. En 1945 la germanoj estis deportitaj, poste la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis enurbe 6741 da homoj, (3803 slovakoj, 2303 rusinoj, 413 ukrainoj).