Megatherium (el la greka mega [μέγας], signife "granda", kaj therion [θηρίον], "besto", el kio en Esperanto megaterio) estis genro de elefant-grandaj sugrundaj bradipulojendemiaj de Sudameriko, foje nomitaj la giganta grundobradipo, kiu vivis el komenca Plioceno[1] tra la fino de la Pleistoceno.[2] Nur kelkaj malmultaj aliaj termamuloj egalis aŭ superis la megaterion laŭgrande, kiel ekzemple la grandaj Rostruloj (ekz., elefantoj) kaj la giganta rinoceroParaceratherium. La Megatherium estis por la unua fojo malkovrita en 1788 sur bordo de la rivero Luján en Argentino, la holotipa specimeno estis poste enŝipigita al Hispanio la venontan jaron kie ĝi altiris la atenton de la fama paleontologo Georges Cuvier, kiu estis la unua kiu determinis, ke la megaterio estas bradipulo.[3] Tiu specimeno estas konservita en la Muzeo de Naturaj Sciencoj de Madrido. Ĝi estis remuntita de la muzea laboristo Juan Bautista Bru, kiu ankaŭ desegnis la skeleton kaj kelkajn unuopajn ostojn.[4]
↑ 2,02,1Zurita, A. E.; Carlini, A. A.; Scillato-Yané, G. J.; Tonni, E. P. (2004). "Mamíferos extintos del Cuaternario de la Provincia del Chaco (Argentina) y su relación con aquéllos del este de la región pampeana y de Chile". Revista Geológica de Chile. 31 (1): 65–87. doi:10.4067/S0716-02082004000100004.
↑Piñero, J. M. L. (Spring 1988). “Juan Bautista Bru (1740–1799) and the description of the genus Megatherium”, Journal of the History of Biology21 (1), p. 147–163. doi:10.1007/BF00125797.
↑ (2004) “A new species of Megatherium (Mammalia: Xenarthra: Megatheriidae) from the Pleistocene of Sacaco and Tres Ventanas, Peru”, Palaeontology47 (3), p. 579–604. doi:10.1111/j.0031-0239.2004.00376.x.
↑Pujos, François (2006). “Megatherium celendinense sp. nov. from the Pleistocene of the Peruvian Andes and the phylogenetic relationships of Megatheriines”, Palaeontology49 (2), p. 285–306. doi:10.1111/j.1475-4983.2006.00522.x.