Meghalajaj subtropikaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
Akvokolektejo | 41 700 km² (4 170 000 ha) [+] | |||
Areo | 41 700 km² (4 170 000 ha) [+] | |||
|
||||
Vikimedia Komunejo: Meghalaya subtropical forests ecoregion [+] | ||||
La meghalajaj subtropikaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono en la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj subtropikaj humidaj foliarbaroj de orienta Barato. Ĝi okupas 41 700 kvadratajn kilometrojn, kaj ampleksas Ĥasi-Montetojn, Garo-Montetojn, kaj Jaintia-Montetojn de la barata subŝtato Meghalajo, kaj limtuŝantajn partojn de la subŝtato Asamo. La ekoregiono estas unu el plej biodiversec-riĉaj en Barato kun granda diverseco de birdoj, mamuloj kaj plantoj. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono naga-manipuri-ĉin-montetaj humidaj arbaroj, kaj de la Hindoĉina biodiverseco-riĉaĵejo .
La ekoregiono kovras tiujn partojn de Ĥasi-Montetoj, Garo kaj Jaintia kiuj troviĝas super altitudo de 1 000 metroj. La subtropikaj arbaroj situas inter la tropikaj malaltaĵaj malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj sude kaj okcidente, kaj la kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo norde.
Ĝi estas unu el la plej humidaj ekoregionoj en la mondo, kun iuj lokoj, nome Mavsinram kaj Ĉerapunji, jare ricevante ĝis dek unu metrojn da pluvo.
Ĝi estas centro de diverseco por la arbo-genro Magnolia kaj Michelia, kaj la familioj Elaeocarpaceae kaj Elaeagnaceae. Pli ol 320 specioj de orkidacoj estas indiĝenaj en Meghalajo. La endemia Nepenthes khasiana estas nuntempe minacata specio.
La maturaj arbaroj havas densan subarbaraĵon de bambuoj kaj kanoj, kun Dendrocalamus hamiltonii speciale komuna. La arboj estas ornamataj de grimpoplantoj kaj epifitoj.
La ekoregiono gastigas 110 mamulospeciojn, neniu el ili estanta endemia. La specioj inkludas la tigron (Panthera tigris), la nebulan neofelison (Neofelis nebulosa), la azian elefanton (Elephas maximus), la montaran kuonon (Cuon alpinus), la malajan urson (Ursus malayanus), la hindan longlipan urson (Melursus ursinus), Lutrogale perspicillata (musteledoj), la grandan hindan zibeton (Viverra zibetha), la ĉinan manison (Manis pentadactyla), la hindan manison (Manis crassicaudata), la asaman makakon (Macaca assamensis), la stumpvostan makakon (Macaca arctoides), Semnopithecus pileatus (cerkopitekedoj), kaj la blankbrovan gibonon (Hylobates hoolock).