Meglenorumana | |
vlășească | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Balkanlatinida lingvaro | |
Parolata en | Grekio, Makedonio, Rumanio, Turkio |
Parolantoj | 5 000 |
Denaskaj parolantoj | proksimume 5000-12000 |
Skribo | latina, kun kelkaj specialaj literoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa
| |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ruq |
SIL | RUQ |
Glottolog | megl1237 |
Angla nomo | Megleno-Romanian |
Franca nomo | mégléno-roumain |
La meglenorumana lingvo estas latinida lingvo parolata en Grekio, Nord-Makedonio, Rumanio, kaj Turkio. Ĉirkaŭ 5000-12000 da homoj parolas ĝin. Ĝi rilatas al la rumana, la arumana, kaj la istrorumana. Malgranda Megleni islama grupo kiu konvertiĝis dum otomana regado reprezentis la loĝantojn de la urbeto de Nânti (nun la vilaĝo de Nótia), kiuj nomas sin Nântinets. Ili estis reloĝigitaj, 4000-5000 en nombro, en la jaroj post 1922 dum la Interŝanĝo de loĝantaro inter Grekio kaj Turkio 1923 en Turkio (ĉefe Orienta Trakio).[1] Ili ne diferenciĝas de aliaj reloĝantoj pro sia turka ĉirkaŭaĵo kaj kune kun ilin laŭ ilia devenregiono nomita Karacaovalı(lar) . Depende de kie ili ekloĝis, ili estas preskaŭ tute asimilitaj; En 2002 estis atendita la malapero de la lingvaj kaj kulturaj proprecoj de la Meglenovlaĥoj en Turkio. [2]