Melchior Wańkowicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Melchior Wańkowicz | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1892 en Kaluzyca | ||||
Morto | 10-an de septembro 1974 (82-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio vd | ||||
Etno | poloj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Usono (1956–) Pollando vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Wańkowicz vd | ||||
Patro | vd | ||||
Infanoj | Krystyna Wańkowicz vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto politikisto milita ĵurnalisto verkisto eldonisto publikigisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q11788544 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Melchior Wańkowicz (naskiĝis la 10-an de januaro 1892 en Kalużyce, gubernio de Minsk, mortis la 10-an de septembro 1974 en Varsovio) – pola verkisto, ĵurnalisto, raportisto kaj publicisto. Debutis ankoraŭ per artikoloj en gazetaro sub rusa okupado; la unuaj volumoj de raportoj kaj rememoroj eldonis en intermilita periodo. Dum la dua mondmilito laboris kiel militista korespondanto ĉe la Dua Korpuso de generalo Władysław Anders. Senpere post la milito eldonis sian plej konatan libron – Batalo de Monte Cassino – la verko pri la plej granda batalado de la korpuso en 1944, kie polaj soldatoj heroe kontribuis por la fina venko. Inter militaj eventoj rememorigis sieĝon de Westerplatte kaj partizanan batalon de Henryk Dobrzański. Senpere post la milito vivis inter elmigrantaro, en 1958 revenis al regata de komunistoj Pollando. En 1964 subskribis tiel nomatan Leteron de 34 kun protestoj i.a. kontraŭ cenzuro, per kio riskis juĝan proceson kaj kelksemajnan malliberigon, defendis lin dum la proceso advokato Jan Olszewski (la fama defendanto en politikaj procesoj dum la komunisma epoko). Li estas konsiderata unu el la plej bonaj raportistoj en historio de la pola literaturo.
Melchior Wańkowicz estis entombigita la 14-an de septembro sur la Tombejo Powązki en Varsovio post funebra diservo en la ĉefkatedralo al Sankta Johano. Al sia filino diris, ke ŝi ne permesu ŝtatan enterigon, do komunisman: "Ili ne fotos sin super mia ĉerko". La ceremonion partoprenis interalie ambasadoro de Usono kaj pluraj verkistoj.
Rekonante liajn meritojn por la pola ĵurnalistiko lianome oni nomis en 1995 Superan Ĵurnalisman Lernejon en Varsovio.