Melgar de Arriba | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47686 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 16′ N, 5° 6′ U (mapo)42.268055555556-5.0975Koordinatoj: 42° 16′ N, 5° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 784 m [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Melgar de Arriba [+] | |||
Melgar de Arriba [melGAR deaRIba] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Melgar de Arriba estas etimologie komprenebla kiel Luzernejo de Supro aŭ eĉ "Draŝejo de Supro".[1] Ambaŭ konceptoj videblas en la du supraj kvaronoj de la blazono.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 153 loĝantojn. Ĝi perdis 750 loĝantojn el la 1850-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 92 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Parto de ĝia municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Zono ZEPA nome La Nava-Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Fruaj mencioj estis Castrum Melgare, Melgar de Suso, Melgar de Forakasas, Melgar del Rey, Melgar de la Frontera, Melgar del Almirante… ĝis Melgar de Arriba. Inter 1172 kaj 1275 ĝi apartenis al Fernando Rodríguez de Castro "el Castellano", membro de la familio Castro, kiu ricevis ĝin el la monarko, ĉar antaŭe estis apartenanta al la grafo Osorio Martínez, forpasinta en la Batalo de Lobregal, okazinta en 1160. Ĝi floris en la 15-a jarcento kiel ĉefurbo de la Graflando de Melgar. En la 17-a jarcento dekadencis kaj en la 18-a jarcento rekuperiĝis. Meze de la 19-a jarcento atingis pinton de 900 loĝantoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Mikaelo kun gotika ĉefretablo kaj la preĝejo de Santiago kiel mudeĥara konstruaĵo de la 15-a jarcento, de kiu oni konservas nur kelkajn ruinojn kaj la sonorilturon.