Menez Are | |||
---|---|---|---|
Roc'h Trévezel.
| |||
montarmasivo • montara sistemo | |||
La plej alta punkto | Roc'h Ruz (385 m) | ||
Subaj tutaĵoj | armorika montaro | ||
Kontinento | Eŭropo | ||
Situo | Francio (Bretonio) | ||
Geografia situo | 48° 26′ N, 3° 55′ U (mapo)48.4333-3.91667Koordinatoj: 48° 26′ N, 3° 55′ U (mapo) | ||
| |||
En okcidenta Bretonio staras montaro Menez Are (aŭ Monto Are en la esperanta), parto de la armorika montaro, naskita dum la paleozoika erao. Nuntempe estas nur granitaj montetoj, kies plej alta monto, la Roc'h Ruz, kulminas je 385,01 m super la marnivelo.
Oni povas vidi la granitajn ŝtonojn, kiuj elteriĝas en la pejzaĝo. Tiu montaro, kiu elmergiĝas el la erikejo, tre similas al tiuj de Irlando kaj Kimrio.