Mensje | |
---|---|
![]() Mensje van Keulen en 1983. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mensje Francina van der Steen |
Aliaj nomoj | Josien Meloen • Constant P. Cavalry • Mien Biesheuvel • Danny Cruyff |
Naskiĝo | 10-a de junio 1946 en Hago, Nederlando |
Lingvoj | nederlanda |
Loĝloko | Amsterdamo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | verkisto prozisto verkisto de porinfana literaturo politikisto ![]() |
Verkoj | Tommie Station Vrienden van de maan Meneer Ratti Liefde heeft geen hersens Het andere gezicht Een goed verhaal Tien stoute katjes Ik moet u echt iets zeggen |
TTT | |
Retejo | http://www.mensjevankeulen.nl |
Mensje Francina van der Steen (Hago, 10-an de junio 1946), estas nederlanda aŭtorino kiu publikigas sub la pseŭdonimo Mensje van Keulen.
Van Keulen debutis per la multlaŭdata romano Bleekers Zomer (Somero de Bleeker). Speciala reeldono publikiĝis en la kadro de la VARA-televidoprogramo Büch's Boeken (Libroj de Büch). De paĝo 105 ĝis 111 legeblas la intervjuo kun la prezentisto Boudewijn Büch. De 1970 ĝis 1972, ŝi estis redaktorino de la semajna revuo por studentoj Propria Cures (latine: 'zorgu por viaj propraj aferoj'), en kiu ŝi - krom rakontoj - verkis poemojn sub la pseŭdonimo Josien Meloen. Pliposte ŝi kune kun inter aliaj Gerrit Komrij, Theo Sontrop kaj Martin Ros dum jaroj estis parto de la redakcio de la literatura magazino Maatstaf (Mezurbazo).
Diversaj libroj de Van Keulen estas preskaŭ norme en la librolistoj de multaj mezlernejoj. Ŝi ne nur verkis por plenkreskuloj, sed ankaŭ kelkajn infanlibrojn. Van Keulen estas amikino de kolego-verkisto Maarten 't Hart. Pri li kaj lia prefero por transvestismo temas la libro Geheime dame (Sekreta damo). En 2001 li estis gasto ĉe la tv-programo Zomergasten (Somergastoj), en kiu li estis intervjuata de Adriaan van Dis.
Dum la Eŭropaj balotoj de 2004 kiel ankaŭ la tiuj de 2014 kal la Balotoj por la dua ĉambro de 2006 kaj de 2017 ŝi estis en la kandidatlisto de la Partij voor de Dieren (Partio por la bestoj). Ŝi antaŭe estis geedziĝinta kaj havas filon.[1]
(la listo eble estas nekompleta)