Menyhért Lengyel | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Lebovics Menyhért | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1880 en Balmazújváros | |
Morto | 23-an de oktobro 1974 (94-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-25 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | scenaristo verkisto dramaturgo ĵurnalisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Menyhért LENGYEL [menjhært lendjel] (laŭ hungarlingve kutima nomordo: Lengyel Menyhért, en Esperanto: Melkioro Lengyel) (naskiĝis la 12-an de januaro 1880 en Balmazújváros, Hungario; mortis la 23-an de oktobro 1974 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara verkisto, publicisto, dramisto, scenaristo, bone konata sub la nomo Melchior Lengyel ankaŭ en eksterlando. Lia origina familia nomo estis Lebovits [leboviĉ].
Lengyel komencis lian literaturan karieron kiel ĵurnalisto en Kosice, poste en Budapeŝto. Lia unua teatraĵo, „La granda princo“ estis prezentita en 1907 per la Thalia Societo. Lian duan verkon, „La dankeman posteularon“ prezentis la Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1908 kaj ĉi tiu dramo estis honorita de la Hungara Scienca Akademio. „Tajfuno“, lia sekva dramo, verkita en 1909, iĝis tutmonda sukceso.
Lengyel publicis ankaŭ en la plej rekonita hungara literatura revuo Nyugat (Okcidento). Dum la unua mondmilito li restis en Svislando komisie de la ĵurnalo Az Est (La Vespero), li sendis raportojn, artikolojn, kontraŭmilitajn publikaĵojn, kiuj estis transprenitaj ankaŭ de germanaj kaj francaj ĵurnaloj. Ĉi tiuj skribaĵoj aperis ankaŭ en la libro „Simplaj pensoj“ en 1918.
Li verkis la rakonton „La mirakla mandareno“ en 1916 al kiu Béla Bartók komponis muzikon kaj kreis la mondfaman baleton de la sama tilolo.
Post la unua mondmilito Lengyel faris pli longan vojaĝadon en la Usono. Liaj tieaj travivaĵoj inspiris lin resumi la spertojn en la libro „Amerika taglibro“ kiu aperis en 1922.
En la 1920-aj jaroj Lengyel intensive okupis sin ne nur pri dramoj sed ankaŭ pri filmoj. Dum difinita tempo li estis dramaturgo de la berlina filmfabriko May Film. En la jaroj 1929–1930 li estis kundirektoro (kune kun Frigyes Karinthy) de la teatro Belvárosi Színház.
En 1931 li haltadis en Londono kaj sendis regule raportaĵojn al la ĵurnalo Pesti Napló (Peŝta Raporto).
1937 estis la jaro kiam Lengyel translokiĝis en la Usonon, en la centron de la filmindustrio Hollywood. Li verkis scenarojn. Multaj da liaj filmoj havis mondsukceson, kelkaj estas sur la bildekrano ankaŭ nuntempe, ekzemple „Ninoĉka“ kaj „Esti aŭ neesti“. La ĉefrolulo de Ninoĉka estis Greta Garbo kaj ĉi tiu filmo estis nomumita al Oskar-premio en 1942. La muzikalo kaj filmo „Silka ŝtrumpo“ (Silk Stockings) de Cole Porter baziĝis sur la rakonto de ĉi tiu filmo.
En la fino de la 1960-aj jaroj Lengyel relokiĝis en Eŭropon, li loksidiĝis en Romo, Italio. Li ĉiutempe sentis sin hungaro kaj redeziris en lian naskolandon. Sekve 1956 li kelkafoje vizitis Budapeŝton kaj parolis kun hungaraj verkistoj, teatraj fakuloj. Li povis senrevene reveni en 1974 sed nelonge, en la sama jaro li mortis en Budapeŝto. Li vivis 94 jarojn.
La taglibro de Lengyel, kiun li regule skribis dum lia plena vivo, estis transdonita al la budapeŝta Petőfi Literatura Muzeo. La urba biblioteko de lia naskiĝurbo, Balmazújváros adoptis la nomon „Lengyel Menyhért Urba Biblioteko“ en 2004. Apud la Biblioteko staras la busto de Lengyel.