Mercedes de Acosta | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de marto 1892 en Nov-Jorko | |
Morto | 9-an de majo 1968 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Patro | Ricardo de Acosta (en) vd | |
Gefratoj | Aida de Acosta (en) kaj Rita de Acosta Lydig (en) vd | |
Amkunulo | Isadora Duncan Claire Charles-Roux (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto mododezajnisto romanisto scenaristo aŭtobiografo vd | |
Laborkampo | Poezio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mercedes DE ACOSTA (1a de marto, 1892[1] aŭ 1893 – 9a de majo, 1968) estis usona (de hispanfamilia deveno) poeto, dramaturgo kaj romanisto. De Acosta verkis preskaŭ dekduon da teatraĵoj, el kiuj nur kvar estis produktoritaj, kaj ŝi publikigis unu romanon kaj tri poemarojn.[2] Ŝi estis profesie sensukcesa sed ŝi famiĝis pro siaj multaj samseksaj rilatoj kun famulinoj de Brodvejo kaj de Holivudo kaj nombraj amikecoj kun elstaraj artistoj de tiu epoko.[3][4]
Inter ŝiaj amaferoj enkalkuleblas tiuj kun Isadora Duncan, Greta Garbo, Marlene Dietrich, Tamara Karsavina, Pola Negri kaj multaj aliaj.
En la komenco de la 1930-aj jaroj de Acosta disvolvigis intereson en Hinduismon kaj estis kuraĝa sekvi la baratan mistikulon Meher Baba kiam li alvenis en Holivudon.[5]