Metalrubo aŭ ferrubo estas metala valora materialo, kiu utilas kiel sekundara krudmaterialo. Ĝi ekestas je metalrubigado de aŭtoj kaj aliaj veturiloj kiaj ŝipoj. Metalrubo ankaŭ estiĝas en la metalprilaborada industrio, ekzemple metaleroj dum la prilaborado de metalaj aĵoj (nova rubo). La kolektado de metalrubo okazas por ricevi valoran krudmaterialon por ŝtalfabrikoj kaj ĝisejoj. La monda konsumado de fero-rubo en ŝtal- kaj metal-fabrikoj estas de ĉirkaŭ 650 milionoj da tunoj (stato: 2016).
La por metaloj uzata separiga kaj reciklada procezado estas multe pli energiŝpara ol la novfarado de metaloj. Pli ol 60 % de la metaloj en privata mastrumado estas recikligita.[1]
Malpezaj metaloj kiel aluminio aŭ malplenaj ladskatoloj estas kolektataj separate.[2]
Oni distingas diversajn metalrubajn specojn depende de la posta uzado.
Ekzistas tiel nomata „eŭropa metalruba indekso por Fer-rubo“, kiu difinas la kriteriojn por fera rubo.
La prilabora ĉeno estas jeno: la metalrubo estas kolektita de la metalrubkolektistoj. Tiuj etaj entreprenoj vendas la metalrubon al la metalfabriko, kiu fandas la metalon kaj faras novajn produktojn el la fanditaj metaloj.
Kompare kun la uzado de metalrubo por ricevi ŝtalon pli ol la duobla energio estas bezonata se fer-erco estas uzata.
Pro la ekonomieco mondvaste 5430 milionoj da tunoj de metalrubo estas recikligata. La procentaĵo en la diversaj landoj estas jenaj:[3]
La uzado en milionoj da tunoj:[3]
En Germanujo oni kovras 45 % de la ŝtalproduktado per metalrubo.[4]