Metapedia (Metapedio) estas vikia enciklopedio, kies enhavo kolektas miksaĵon de tradiciismaj, nazi-faŝismaj, kontraŭjudaj, kaj ekstremdekstraj vidpunktoj.[1][2][3] La paĝo priskribas sin kiel emfazantilon je eŭropaj kulturo, arto, scienco, filozofio kaj politikaĵoj. Ĝi estis oficiale lanĉita je la 26-a de oktobro de 2006 forme de svedlingva versio, al kiu poste estis aldonitaj aliaj 18 alilingvaj versioj. Je aprilo de 2018, ĝi atingis la 30.681-an postenon laŭ Alexa rango.[4]