Metila 2-aminobenzoato | |||
Plata kemia strukturo de la Metila antranilato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Metila antranilato | |||
Metila antranilato posedas la sintezan guston de vinbero. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 134-20-3 | ||
ChemSpider kodo | 13858096 | ||
PubChem-kodo | 8635 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun vinodoro kaj malalta fandpunkto[1] | ||
Molmaso | 151,165 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,168g cm−3* [ | ||
Fandpunkto | 24 °C | ||
Bolpunkto | 256 °C | ||
Refrakta indico | 1,5824 | ||
Ekflama temperaturo | 104 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,0028 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2910 mg/kg (buŝe)[2] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/38 R50 R53 | ||
Sekureco | S02 S24/25 S26 S36 S60 S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P280, P305+351+338, P313 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Metila antranilato aŭ metila 2-aminobenzoato estas kemia kombinaĵo, apartenanta al la funkcia grupo de la esteroj de la antranilata acido kaj metanolo, senkolora likvaĵo kun fruktodoro kaj amara gusto, uzata kiel odorigagento. Kutime ĝi estiĝas per kondensiĝa reakcio aŭ per esterigo de Fischer-Speyer kun sulfata acido kiel katalizilo. Metila antranilato estas malmulte solvebla en akvo, sed estas solvebla en alkoholo, duetila etero, kloroformo kaj plejmulto el la organikaj solvantoj.
Metila antranilato ankaŭ uzatas en parfumfabrikado kaj medicinaĵoj pro ĝiaj antifungaj, antibakteriaj kaj antioksidigaj proprecoj. Ĝi reakcias kun acidoj kaj alkoholoj liberigante grandan kvanton da energio kaj varmo. Fortaj oksidigaj acidoj povas kaŭzi eksplodan reakcion sufiĉe altan por ekbruli la produktojn de la reakcio. Granda amaso da varmo ankaŭ liberiĝas per interagado de la estero kun kaŭstikaj solvaĵoj.