La Metroo de Ĉikago (angleChicago "L") estas metroo kiu servas la urbon Ĉikago kaj ĝiajn ĉirkaŭaĵojn, en la ŝtato Ilinojso, en Usono. Ĝi estas ĉefe konata pro unu el siaj apartaĵoj: ĝi estas plejparte supertera ("L" estas mallongigo de elevated: supertera).
Ĝi estas funkciigata fare de "Chicago Transit Authority" (CTA) ekde 1947, ĝi estas la dua plej malnova reto en Ameriko, post Novjorko (1868) kaj la tria en la mondo malantaŭ Londono (1863), ĝia plej malnova sekcio datiĝanta de 1892. Ĝi estas la tria metroreto en Usono laŭ trafiko malantaŭ Novjorko kaj Vaŝingtono kaj ankaŭ la tria reto en la amerika kontinento laŭ kilometraĵo kaj nombro da stacioj malantaŭ tiuj de Novjorko kaj Meksiko.