La Metroo de Katanio (italeMetropolitana di Catania) estas metrolinio funkciigata de Ferrovia Circumetnea, servanta la metropolan urbon Katanio. La infrastrukturo havas la karakterizaĵojn de klasika aŭ peza metroo kaj estas tute en rezervita kaj protektita loko. La trajnoj povas akcepti kaj du- kaj kvar-veturilan konfiguracion, kun maksimuma ŝarĝkapacito de 442 kaj 884 sidlokoj respektive. La linio estas uzata nur de specifa veturanta materialo.
La sekcio funkcianta ekde julio 2021 (Stesicoro-Nesima) havas longon de 8,8 km kaj ligas la historian centron de la urbo kun la distrikto Nesima. Pligrandigo estas konstruata kaj direkte al la Flughaveno (sud-okcidente) kaj direkte al Misterbianco (nord-okcidente).