Mewstone estas ovalforma 13.1 ha insulo, komponita el granito, kun deklivaj klifoj kaj malgranda ebene montopinto.[1] Ĝi estas parto de la insularo Pedra Branca, kuŝe 12 km sudoriente de Insulo Macujkero, kaj je 22 km el la suda marbordo de Tasmanio en sudorienta Aŭstralio.[2] Ties plej alta pinto estas 150 m sm.[1] Kvankam ĝi estas foje menciata ewn la angla kiel Mewstone Island aŭ The Mewstone, fakte ties oficiala nomo estas simple Mewstone.[3] Ĝi estas parto de la Sudorienta Nacia Parko kaj de la Mondhereda Loko Tasmanian Wilderness kaj estas konata pro sia neatingeblo, malkutima formo kaj abundan birdaro. Ĝi estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birdareo (GBA) ĉar ĝi eltenas ĉirkaŭ 1% el la tutmonda populacio de Singarda albatroso kaj de Feturta priono.[4]
Koordinatoj: 43° 44′ 17″ S 146° 22′ 16″ O / 43.73806 °S, 146.37111 °O (mapo)