Mezeŭropaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, ekoregiono [+] | ||||
Koordinatoj | 52° 23′ 0″ N, 23° 6′ 0″ O (mapo)52.38333333333323.1Koordinatoj: 52° 23′ 0″ N, 23° 6′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 731 154 km² (73 115 400 ha) [+] | |||
Areo | 731 154 km² (73 115 400 ha) [+] | |||
|
||||
Mezeŭropaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Central European mixed forests [+] | ||||
La mezeŭropaj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la nordoriento de Mezeŭropo.
La ekoregiono okupas 731 200 kvadratajn kilometrojn kiuj etendiĝas en la mezeŭropaj malaltaĵoj, en la oriento de Germanujo, parto de Ĉeĥujo kaj Aŭstrujo, plejparto de Polujo, la sudo de Litovujo kaj de Belorusujo, la nordokcidento de Ukrainujo, la nordo de la Moldava Respubliko, partoj de la nordoriento kaj de la centro de Rumanujo, la rusa enklavo de Kaliningrado kaj la lima zono de tiu ĉi lando kun Ukrainujo kaj Belorusujo.
La averaĝa arbara kovraĵo en la tuta ekoregiono estas nuntempe malpli ol 30 pocentojn, kaj plejparto de tiu ĉi estas aŭ sekundara arbaro aŭ forsto. Arbara pino estas nuntempe la plej komuna arbara arbo. Antaŭe ĝi estis limigita al malpli riĉaj kreskejoj, primare sablaj grundoj en areoj kun malalta precipitaĵo. Kaŭze de larĝskala plantado dum la 19-a kaj 20-a jarcento ĝi nuntempe estas vaste disvastigita tra la ekoregiono, eĉ en pli fekundaj kreskejoj. En la regiono ĝi okupas nuntempe ĉirkaŭ duonon de la totala arbara areo, kaj loke, kiel en okcidenta Polujo – ĝi povas konstitui ĝis 90 pocentojn de la arbareroj. La falfoliaj kaj miksaj arbaroj estis dekonmortigitaj, primare kaŭze de la fakto ke ili troviĝis en kreskejoj aptaj por agrikulturo. Tiu speciale koncernas la malaltaĵaj miksaj falfoliaj arbaroj de tigfrukta kverko, eŭropa karpeno kaj malgrandfolia tilio kiuj nuntempe kovras malpli ol 10 pocentojn de ilia origina arealo. Miksaj deciduaj arbaroj en la okcidenta parto de la ekoregiono ( Germanujo, Ĉeĥujo, okcidenta Polujo ) ampleksas krommiksaĵon de eŭropa fago, aŭ eĉ fagajn unuspeciajn arbarerojn. En la nordorienta parto ( Litovujo, Belorusujo, nordorienta Polujo ) ordinara piceo okazas kiel krommiksaĵo en miksaj deciduaj arbareroj sur riĉaj kreskejoj, ofte kiel elstara kanopeo. Tiu ĉi estas speciale okulfrapa en la arbaro de Białowieża, kie la praarbaraj piceoj sur fekundaj grundoj povas superi 50 metrojn; ili estas la plej altaj arboj en la nordeŭropaj malaltaĵoj. Akvo-saturitaj kreskejoj estas dominataj de nigra alno, kaj malpligrade de lanuga betulo kaj pluraj specioj de saliko. La antaŭaj poplaj kaj longtig-ulmaj ĉeriveraj arbaroj plejparte estas anstataŭitaj de salikoj, special de densaĵoj de Salix purpuraea.
Kvankam la miksa foliarbaro kaj la koniferaro estas superregantaj, ankaŭ troviĝas multaj borealaj kaj termofilaj plantoj.
La arbarrezervejo de Białowieża gastigas unu el la lastaj gregoj de la eŭropa bizono. Ankaŭ ĉeestas la eŭrazia linko, la blankvosta maraglo, la granda kriaglokaj la tetro.
La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Granda parto de la ekoregiono estas transformita en agrikulturaj terenoj kaj en urbaj zonoj.