Meßkirch - prononco [MESkirh] - estas urba komunumo en sudokcidenta Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sigmaringen kaj en la distriktaro Tübingen de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9995 loĝantojn.
- Conrad Gröber, fama romkatolika ĉefepiskopo de Frajburgo
- de 1980 kaj 1988 la esperantisto Bernhard Eichkorn estis pastro de la paroĥo St. Martin en la urbo
- la loka eldonisto Armin Gmeiner inter 1987 kaj 2014 publikigis tradukojn kaj aliajn verkaĵojn en Esperanto