Miajadas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10100 | ||
Retpaĝaro | miajadas.es | ||
Politiko | |||
Urbestro | Antonio Diaz Alías | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 10 241 (2008) | ||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 9′ N, 5° 54′ U (mapo)39.152777777778-5.9080555555556Koordinatoj: 39° 9′ N, 5° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 297 m [+] | ||
Areo | 121 km² (12 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Miajadas [+] | |||
Miajadas estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas miajadeños. La censita populacio en 2008 estis de 10.241 loĝantoj. Nuntempe estas la kvina plej loĝata urbo en la provinco kaj forigis el tiu loko la pli tradician kaj historian proksiman urbon Trujillo.
Miajadas estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la pleja sudo de la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, sed norde de la komarko Vegas Altas de la najbara Provinco de Badajoz, kun kiuj havas sufiĉe da rilato, krom la administraj aferoj ĉe Cáceres, je altitudo de 297 m; je 58 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 60 km de Mérida, la regiona ĉefurbo laŭ aŭtoŝoseo. La areo de ties teritorio estas de 121 km². Miajadas estas ĉe la aŭtoŝoseo de Madrido al Lisbono.
La municipo de Miajadas enhavas krome du submunicipojn: nome Alonso de Ojeda kaj Casar de Miajadas, ambaŭ fonditaj dum la Plan Badajoz.
Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe la ekonomio ligata al agrikulturo de irigacio ŝanĝis la tradician agrikulturon. La ĉefa kultivo estas tomato. Estas kelkaj grandaj fabrikoj de tomato, kiuj produktas tomatosaŭcojn, sukojn (ankaŭ de aliaj fruktoj), frititan tomaton ktp.
Dum la Hispana Enlanda Milito Miajadas falis en manoj de la trupoj de Francisco Franco kiuj ekde Sevilo klopodis konkeri la ĉefurbon Madrido. Tiele ili rapide dum la unuaj monatoj de la milito konkeris la tutan ŝoseon en la regiono sed lasis sude de Miajadas grandan kernon de la respublika Hispanio nome kio hodiaŭ estas la komarko Vegas Altas kun la urboj Don Benito, Villanueva de la Serena kaj Medellín, kiu estis en la alia flanko dum la tuta milito (almenaŭ pli da du jaroj), dum kiuj Miajadas estis do landlima kaj timis atakon de la respublikaj trupoj kiuj klopodus tranĉi la frankisman vojon al Madrido.