Miau

Miau
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Benito Pérez Galdós
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1888
Loko de rakonto Madrido
vdr

Miau estas romano de la hispana verkisto Benito Pérez Galdós publikigita en 1888, ene de ciklo nomita de las "Novelas españolas contemporáneas" (hispanaj nuntempaj romanoj). Enkadrita en la realisma subĝenro, temas pri satiro de la burokrata Madrido de fino de la 19-a jarcento el la vivaj malfacilaĵoj de la protagonisto, nome Ramón Villaamil, kiu estis maldungita de la Ministerio de Trezoro, senpostena post ŝanĝo de reganta partio.[1]

Intrigo kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la scenejo de la galdoseca Madrid de la dua duono de la 19-a jarcento,[2]​ post la Burbona restaŭrado en Hispanio, du familioj de la etoso de la Administracio de la Ŝtato disdividas sukcesojn kaj malsukcesojn. En Miau laŭ la pendolo de murhorloĝo de mezklasa madrida apartamento oni priskribas la ĉiutagan vivon de krom Villaamil: Doña Pura, la edzino de la maldungito, kiu disipas la malpliiĝantan familian buĝeton malprofite al la kontentigo de la familiaj bezonoj, fratino de Doña Pura, kaj Abelarda, nestabila filino de la protagonisto. Kontraŭpunkton metas la kontrasto inter la du antitezaj viroj: nome Víctor Cadalso — la maliculo de tiu tragedikomedio —, viudo, ascendanta funkciulo en kontrasta proceso kun Villaamil kaj maldeca persono, kaj lia filo, nepo de Villaamil, Luisito.[3]

La plej granda parto de kritikistoj kaj analizistoj de la romano koincidas en elstarigo kiel magia elemento de la infana figuro de Luisito Cadalso, nepo de la protagonisto (kaj filo de lia ĉefa malamiko, lia bofilo, Víctor Cadalso).[4][5] Luisito, estas infana mistikulo kiu sonĝas kaj parolas kun Dio, kontraste kun sia fizika malforteco.[6] Luisito, suferas psikajn atakojn heredajn, ĉar lia patrino mortis freneza, estas magia ŝlosilo de Galdós. En liaj atakoj, aperas al li Dio, "naturalisma dio kiu parolas vulgare kaj normale".[7]​ Luisito petas al tiu Dio, ke oni redonu la postenon al sia avo, sed la Kreinto konsilas al la infano paciencon; poste promesas rekomendon por la avo; sed finfine konfesas, ke la avo ne rekuperos la postenon kaj plej bone li mortiĝu.[8]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Nomoj kaj aliaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Galdós lasis duoblan klarigon por la kurioza titolo de tiu romano, onomatopeo de la miaŭo de katoj. Unuflanke li asociis ĝin al fia kromnomo de la virinoj de la rakonto, nomitaj "las Miau" pro sia kateca mieno. M.I.A.U. estas ankaŭ la sigloj de la utopia profesia projekto de la maldungigita Villaamil: "Moralidad, Income-tax, Aduanas, Unificación de la deuda" (Moralo, Income-tax, Doganoj, Unuigo de la ŝuldo).[9] Krome "katoj" estis iama kromnomo por madridanoj. La verkisto, kies lerteco por nomi siajn rolulojn estis ege studita,[10]​ sugestis la esencon de la protagonisto familinomante lin Villaamil, ĉar kiel li mem estas "mil en la Villa" (milo en la urbo) Madrido. Krome la familinomo de la maliculo Cadalso signifas en la hispana eŝafodon, spite la fakton, ke ja estas iel almenaŭ relative ofta familinomo, eĉ pli ol Villaamil.

En Madrido, la 25an de decembro 1986, oni premieris teatran version fare de Alfredo Mañas, kun reĝisorado de Manuel Canseco.[11]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Pérez Galdós, Benito (2004). Miau. Madrid: Cátedra. pp. tuta verko. ISBN 9788437618050.
  2. "Localización y ambientes de la novela Miau de don Benito Pérez Galdós", Arkivigite je 2022-12-26 per la retarkivo Wayback Machine artikolo de Enrique Avilés Arroyo en "Memoria Digital de Canarias". Konsultita en Aŭgusto 2014 kaj Decembro 2022.
  3. Kelkaj aŭtoroj kaj Francisco Caudet, 1988, pp. 301-302.
  4. Casalduero, 1951, pp. 111-113.
  5. Ortiz-Armengol, 2000, p. 260.
  6. (1988). Pérez Galdós y su novelística. Vizcaya: Universidad de Deusto. pp. 42 kaj postaj.
  7. Casalduero, 1951, p. 114.
  8. Casalduero, 1951, p. 115.
  9. Ramón Hidalgo, Rosalía Ramos kaj Fidel Revilla (1990). Madrid galdosiano. Madrid: La Librería. pp. 35-37. ISBN 8487290078.
  10. Kelkaj aŭtoroj kaj Francisco Caudet, 1988, pp. 301-302.
  11. [1] en ĵurnalo ABC. Konsultita en novembro 2014

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Casalduero, Joaquín (1951). Vida y obra de Galdós. Madrid: Gredos. ISBN 8424905776.
  • Ortiz-Armengol, Pedro (2000). Vida de Galdós. Barcelona: Crítica. ISBN 8484320731.
  • Kelkaj aŭtoroj kaj Francisco Caudet (1988). Madrid de Galdós en Madrid (katalogo de la ekspozicio). Madrid: Comunidad de Madrid. ISBN 8445100203.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]