Michael Gernhardt | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Michael Gernhardt |
Dato de naskiĝo | 4-a de majo 1956 |
Naskiĝloko | Mansfield, Ohio |
Aĝo | 68 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | kosmonaŭto |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Ceteraj informoj | |
Honorigo | Medalo de NASA pro Distingita Servo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Michael Gernhardt (naskiĝis la 4-an de majo 1956 en Mansfield, Ohio) estas usona kosmonaŭto. Gernhardt en 1978 ricevis bakalaŭran gradon de fiziko en la Universitato Vanderbilt kaj en 1983 magistran titolon respektive en 1991 doktoran titolon de bioteknologio en la Universitato de Pensilvanio.
Inter la jaroj 1977 kaj 1984 li estis profesia oceanofunda subakvisto kaj projekta inĝeniero por diversaj projektoj profunde sub la marsurfaco. Inter la jaroj 1984 kaj 1992 li kunevoluigis profundmarajn robotojn kaj aliajn teknikajn helpiloijn por subakvistoj, pli poste li evoluigis teknikaĵojn por kosmonaŭtiko. Ekde la jaro 1992 li estas kosmonaŭto de la usona institucio NASA.