Michael Sidonius (1506–1561) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Merseburg ![]() | |||||
![]() germana humanisto
| |||||
Regado | 1549–1561 | ||||
Antaŭulo | Georgo la 3-a (Anhalto) | ||||
Sekvanto | princo Aleksandro de Saksio (protestanta administranto) | ||||
Ceteraj titoloj | titulara episkopo de Cidono helpepiskopo en Majenco | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1506 en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, ![]() | ||||
Morto | 30-a de septembro 1561 en Vieno, Aŭstrio, ![]() | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1538–) katolika sacerdoto (1533–) teologo juĝisto verkisto ![]() | ||||
Laborkampo | Teologio ![]() | ||||
Aktiva en | Majenco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael HELDING (naskiĝis en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, en 1506, mortis en Vieno la 30-an de septembro 1561) estis germana humanisto, katolika episkopo kaj klerulo.
Helding estis filo de muelisto kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno en 1525. En 1527 li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Artoj kaj en 1528 li ricevis sian diplomon pri Magistreco. Pli malfrue li fariĝis profesoro en Majenco, kie ankaŭ li aktivis kiel rektoro de la katedrallernejo en 1531. Tie komenciĝis lia intima kontakto kun humanismo. Post ordiniĝi kiel pastro, li laboris kun la kardinalo Alberto de Brandenburgo (1490-1545)[1] en la Katedralo de Majenco el 1533 antaŭen.
En la 18-a de oktobro 1537 li fariĝis asista episkopo kaj en la 4-a de aŭgusto de la venonta jaro li ordeniĝis al tiu posteno. Poste li estis indikita kiel titulara episkopo de Cidono. En 1543, li diplomiĝis kiel doktoro pri teologio. Li servis kiel delegito de la Katolika Eklezio tiel en Dieto de Worms (1540-1541) kiel en la Dieto de Regensburgo (1546). Li ankaŭ ĉeestis en la Konsilio de Trento. En la Dieto de Aŭgsburgo (1547-1548) li estis kun-aŭtoro de la Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo, kreante severajn polemikojn kun Matthias Flacius kaj aliaj protestantoj. En decembro 1550 li fariĝis sukcedanto de Georgo la 3-a de Anhalt-Dessau (1507-1553)[2], kiel la lasta katolika episkopo de Merseburg. Li ĉeestis en la Konsilio de Aŭgsburgo, en 1555, kaj en la Kolokvo de Worms, kie lia influo kaŭzis internan konflikton inter la luteranaj teologoj. En 1561, malpli ol unu jaro antaŭ la morto de Helding, Ferdinando la 1-a indikis lin kiel direktoro de la Imperia Konsilio en Vieno.
Mikaelo Helding estas konsiderata unu el la plej gravaj proponantoj de la Katolika Reformo liaepoke, kiu provis uzi sian paroladaron kaj manuskriptojn por la tenado de la Kristana Unuiĝo kaj por aktive kontribui por tio, kion li kredis necesa por la reformo de la katolika fido. Li konserviĝis fidela al la Katolikismo, sed li daŭre estis fidela al la reforma procezo kaj tolerema rilate al la protestantaj kredoj kaj aliaj fidoj.