Michael Mittermeier | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Michael Mittermeier | ||
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1966 (58-jaraĝa) en Dorfen | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Familio | ||
Gefratoj | Alfred Mittermeier (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Somersault (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | komikisto kabaredisto aktoro verkisto ![]() | |
Laborkampo | Kabaredo kaj kreiva kaj profesia verkado ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Michael Mittermeier (naskiĝis la 3-an de aprilo 1966 en Dorfen, Supra Bavario) estas germana komediisto, verkisto kaj kantisto[1]. En siaj scenejaj programoj li ankaŭ uzas elementojn de klasika kabaredo.
Post la lernejaj jaroj Michael Mittermeier ekstudis politikan sciencon kaj nordamerikan anglistikon en la munkena universitato. En 1994 li magistriĝis pri "nordamerika spontanea komediado".[2][3]
Ekde sia junaĝo, Michael Mittermeier estas ŝatanto de la rokumzikgrupo U2. En koncerto de la grupo en la eventejo de la Somera Olimpiko 1972 en Munkeno la 21-an de julio 1987 li estis en la unua vico, kaj travivis kiel la grupa kantisto Bono Vox dufoje misis je gitarludo kaj demandis la publikon ĉu iu scipovus ludi gitaron. Li mansvingis, estis tirita sur la scenejon, kaj post kiam Bono klarigis al li tri gitarajn akordojn, Mittermeier gitarludis la kanton People get ready ("homoj pretiĝas") kun sia muzika idolo. Laŭ sia propra eldiro al li tiumomente klariĝis ke li laboru nenie alie ol sur publikaj scenejoj.[4] Dudek jarojn pli poste Michael Mittermeier kiel laŭdisto en celebraĵo pri la germania muzika premiaro Echo en 2007 transdonis al Bono Vox la specialan premion pri socia engaĝiĝo.
Li nacie konatiĝis per sia televida programo Zapped, kiu sendiĝis ekde la jaro 1996, kaj de tiam krom aktorado aparte prezentas komikistajn programojn en teatrejoj de Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Aparte konataj partoj de la televida programo Zapped estas parodioj de televidaj varbaĵoj pri plej diversaj produktoj, de ĉokoladaj dolĉaĵoj ĝis malsanokostaj asekuroj, kaj de aliaj programoj en originaloj ofte videblaj en germanlingva televido.
Ekde la jaro 1992 li regule (teatreje kaj televide) prezentiĝas sur la scenejo de la germanlingva klubo „Quatsch Comedy Club“ pri spontanea komikado en Berlino - kaj li estas kunposedanto de la klubo.
En la porinfanaj kinejaj filmoj Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch de 2009 kaj Hexe Lilli - Die Reise nach Mandolan li donas sian voĉon al la animacie bildigita draketo Hektor, kaj fakte la fabela besto en ĉiu frazo kaj movo memorigas pri Michael Mittermeier...