Michael Nyman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de marto 1944 (80-jaraĝa) en Stratford |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Reĝa Akademio de Muziko King's College Sir George Monoux College (en) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmkomponisto diskografa artisto pianisto muzikologo muzikkritikisto |
Verkoj | Wonderland |
TTT | |
Retejo | https://www.michaelnyman.com/ |
Michael Laurence NYMAN, OBI (23a de Marto 1944) estas angla komponisto, pianisto, libretisto, muzikologo kaj kinisto. Li estas fame konata pro nombraj filmomuzikoj (multaj el kiuj verkitaj dum sia longdaŭra kunlaborado kun la reĝisoro Peter Greenaway), kaj paparte pro sia mult-platena sonbenda albumo por la filmo de Jane Campion nome The Piano. Li verkis ankaŭ kelkajn operojn, kiel The Man Who Mistook His Wife for a Hat; Letters, Riddles and Writs; Noises, Sounds & Sweet Airs; Facing Goya; Man and Boy: Dada; Love Counts; kaj Sparkie: Cage and Beyond. Li verkis ses konĉertojn, kvin kordokvartetojn, kaj multajn aliajn kamerverkojn, multaj el ili por sia grupo Michael Nyman Band. Li estas ankaŭ elstara pianisto. Nyman preferas verki operon anstataŭ aliajn formojn de muziko.[1]