Michel DEBRÉ (15a de januaro 1912 - 2a de aŭgusto 1996) estis franca politikisto.
Li estis kunlaboranto de Charles de Gaulle, je la servo de la generalo kiel Ministro de Justico (1958-1959), Ĉefministro (1959-1962), Ministro de Ekonomio (1966-1968) kaj Ministro de Eksterlandaj Aferoj (1968 al 1969), kaj de lia sukcedanto, Georges Pompidou, kiel Ministro de Defendo (1969-1973).
Michel Debré kontrolis la redaktadon de la malneto de la konstitucio de la Kvina Respubliko, nomita ankaŭ «Konstitucio de 1958».
Li devis fronti la militistan puĉon de 1961, dum la Alĝeria Milito de Sendependeco.
Li estis ankaŭ kandidato en la prezidenta balotado de 1981.