![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Blanknigra kormorano
Microcarbo melanoleucos ![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Microcarbo (Bonaparte, 1856) | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Microcarbo estas genro de fiŝmanĝantaj birdoj, konataj kiel kormoranoj, de la familio Falakrokorakedoj. Tiu genro estis iam enmetita en Phalacrocorax.
Microcarbo estis agnoskata kiel valida genro en la Monda Birdolisto de la IOK (Gill kaj Donsker 2010) sur la bazo de la laboro de Siegel-Causey (1988), Kennedy et al. (2000), kaj Christidis kaj Boles (2008).
Kiel sugestata de ties nomo, tiu genro enhavas la plej malgrandaj el la kormoranoj de la mondo. Oni agnoskas kvin speciojn.
Temas pri malgrandaj, mallongbekaj subtropikaj al tropikaj maraj kaj nesalakvaj specioj el Malnova Mondo kaj Aŭstralio. Ili havas nigrajn piedojn kaj preskaŭ ĉiuj ne havas signifajn blankajn plumojn. Ili ofte havas malgrandan fruntan tufkreston.
|