Midriazo | |
---|---|
klinika signo • simptomo aŭ signo | |
KIM-10 | H57.0 |
En medicino, midriazo estas la dilatiĝo de la pupilo, ofte kiel simptomo de malsano aŭ drogo. Ĝi estas la malo de miozo.
Normale, la pupilo dilatiĝas en mallumo kaj maldilatiĝas en la lumo, por optimuma vidkapablo kaj protekto kontraŭ sunradioj dum la tago. Tamen, midriaza pupilo restas dilatita, eĉ en hela medio.
Midriazo povas estis simptomo de troa enkrania premo. Ankaŭ traŭmato en la okulo aŭ kapo povas kaŭzi midriazon.
Midriazo povas esti kaŭzita ankaŭ de medikamentoj kaj drogoj; drogo kaŭzanta midriazon nomiĝas midriaziganto. Jen kelkaj midriazigantoj: