Mieczysław Albert Krąpiec | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1921 en Mala Berezovytsia |
Morto | 8-an de majo 2008 (86-jaraĝa) en Lublino |
Tombo | Tombejo ĉe la strato Lipowa en Lublino |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” |
Okupo | |
Okupo | filozofo |
Mieczysław Albert Maria Krąpiec, (naskiĝis la 25-an de majo 1921 en Berezowica Mała (Ternopila provinco), mortis la 8-an de majo 2008 en Lublin) – katolika presbitero, dominikano, profesoro pri filozofio (tomasismo), teologo, humanisto, plurjara rektoro de KUL (Katolika Universitato de Lublin), kunkreinto de Lublina Skolo Filozofia, iniciatinto pri eldonado kaj prezidanto de la scienca komitato de Universala Enciklopedio de Filozofio.
Lia scienc-esplora heredaĵo ampleksas pli ol 30 librojn, de kiuj pluraj estis tradukitaj en la anglan, francan kaj rusan, kaj ĉirkaŭ 400 laboraĵojn kaj artikolojn.