Miedes de Atienza | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19276 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 59 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo)41.2672096-2.9635623Koordinatoj: 41° 16′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 154 m [+] | ||
Areo | 43 km² (4 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Miedes de Atienza estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 59 loĝantoj sur areo de 43 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km².
Miedes de Atienza situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Montaro de Gvadalaĥaro en la plej nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro lime kun la provinco Sorio, je altitudo de 1154 m super marnivelo; je 95 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 17 km el Atienza kaj je 150 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°16′02″N 2°57′49″Ok. Najbaras la municipoj Bañuelos, Romanillos de Atienza, Atienza, La Miñosa, Prádena de Atienza, Ujados, Hijes kaj Retortillo de Soria.
Miedes ne aperis en la historio ĝis la Mezepoko en la kunteksto de la Reconquista kaj sekva reloĝigo, same kiel la najbaraj setlejoj. La situo de la loko, sur la suda deklivo de unu el la naturaj pasejoj inter ambaŭ duonoj de la Centra Altebenaĵo, inter la fortikaĵoj de Gormaz kaj Atienza kaj ĉe monteto de facila defendo (nune konata kiel El Castillo (La Kastelo)), ebligis la instaladon de komunumo cele al la kontrolo de la kastilia teritorio de la sudo de la rivero Doŭro same kiel por servi kiel bazo de atakoj kontraŭ la islamaj atakoj. Fakte, en la mezepoka poemo Cantar de Mio Cid, oni mencias Miedes kiel landlima zono.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 64, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Miedes de Atienza kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 59 en 2024.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.