Mihály Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de oktobro 1809 en Szentes |
Morto | 19-an de aŭgusto 1878 (68-jaraĝa) en Karlovy Vary |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Bal oldali falsírboltok, B-286 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | József Kristóffy (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | historiisto filologo universitata instruisto katolika sacerdoto politikisto |
Mihály HORVÁTH [mihAj horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Mihály estis hungara historiisto, episkopo, ministro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy. Foje li uzis pseŭdonimon Hatvani Mihály.
Mihály Horváth naskiĝis la 20-an de oktobro 1809 en Szentes. Li mortis la 19-an de aŭgusto 1878 en Karlsbad (nuntempa Karlovy Vary en Ĉeĥio).
Mihály Horváth lernis teologion en Vác, poste li frekventis universitaton en Pest (urbo). Ekde 1831 li estis pastro ekzemple en Kecskemét kaj Nagykáta. Baldaŭe li estis edukisto ĉe familioj, sed li okupiĝis sukcese kun historio. En 1844 li instruis en Vieno. En 1849 li ricevis la rangon episkopo, poste li estis ministro pri edukado. Por la ministreco li estis kondamnita je morto, sed li rifuĝis al Belgio. Post politika ŝanĝo en Hungario en 1867 li hejmenvenis kaj elektiĝis parlamentano. Li ricevis trifoje premiojn de MTA. Laŭ [1] li estis framasono.