Miina Sillanpää | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Miina Sillanpää | |||||
Naskonomo | Vilhelmiina Riktig | ||||
Naskiĝo | 4-an de junio 1866 en Jokioinen, Grandprinclando Finnlando, Rusia Imperio | ||||
Morto | 3-an de aprilo 1952 (85-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Partio | Finnlanda socialdemokratia partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto redaktisto vd | ||||
Aktiva en | Helsinko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miina SILLANPÄÄ [m:ina sil:ampæ:] (naskiĝinta 4-a de junio 1866, mortinta 3-a de aprilo 1952) estis finna maldekstra politikisto de Finnlanda Socialdemokratia Partio. Sillanpää estis membro de finna parlamento en 1907–1911, 1914–1917, 1919–1933 kaj 1936–1948. Laŭ taksoj Sillanpää estis la unua notebla finna virina politikisto. En 1927–1928 ŝi estis ministro pri socialaj aferoj. Ŝi estis la unua virina ministro de Finnlando. Ŝi apogis speciale laboristajn virinojn kaj solajn virinojn. Sillanpää agis ankaŭ en komunuma politiko de Helsinko. Sillanpää redaktis socialdemokratiajn porvirinajn gazetojn. Ŝi estis forta instruisto kaj patrina figuro de finnaj junaj socialdemokratiaj politikistoj. Ŝi estis needziniĝita kaj seninfana.