Mijano Mamoru (japane: 宮野真守) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de junio 1983 en Gubernio Sajtama, Japanio |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | solo-kantisto, sejuo |
Okupiganto | kantskribanta kantisto, muzikproduktoro, registra produktoro, muzikisto, aktoro, sejuo |
Alteco | 182 cm |
Pezo | 58 kg |
TTT | |
Retejo | http://miyanomamoru.com/ |
Mijano Mamoru (japane 宮野真守 [Mijano Mamoru]) estas japana sejuo. En la jaro 2007 li ricevis la premion "La plej bona aktoro en ĉefa rolo" en la premia ceremonio "Sejuaj Premioj" (声優アワード [Seiju Aŭādo]) pro rolo de Jagami Rajto el la anime-serio "Kajero de Morto". Pro la sama rolo li ricevis "Tokian Animean Premion" (東京アニメアワード [Tōkjō Anime Aŭādo]) kiel "La plej bona sejuo". En la dua ceremonio "Sejuaj Premioj", pasinta en la jaro 2008, li ankoraŭ foje estis premiata kiel "La plej bona aktoro en ĉefa rolo" por la rolo de Secuna F. Sejej en la animeo "Mobile Suit Gundam 00". Krom tiuj animeoj li estas fama ankaŭ pro la serioj Vizita Klubo de Gimnazio Oran, "Soŭl Ita" kaj "Lupa Pluvo".