Mika Kaurismäki | |
---|---|
Mika Kaurismäki (2009) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mika Juhani Kaurismäki |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1955 (68-jaraĝa) en Orimattila |
Lingvoj | finna • brazilportugala • portugala • angla • itala • sveda |
Ŝtataneco | Finnlando |
Alma mater | Universitato de Televido kaj Filmo Munkeno |
Familio | |
Frat(in)o | Aki Kaurismäki |
Okupo | |
Okupo | scenaristo aktoro filmreĝisoro filmproduktoro filmmuntisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mikakaurismaki.com/ |
Mika KAURISMÄKI (naskiĝinta la 21-an de septembro 1955 en Orimattila, Suomujo) estas suoma kino-reĝisoro kaj frato de Aki Kaurismäki.
Mika Kaurismäki studis de 1977 ĝis 1981 ĉe la Altlernejo por Televido kaj Filmo en Munkeno. Li fondis kune kun sia frato Aki Kaurismäki la Meznokto-Sunan Filmo Festivalon en Sodankylä kaj la filmpruntedonan firmaon Villealfa, nomata laŭ la filmo Alphaville de Jean-Luc Godard.
Mika Kaurismäki vivas ekde la komenco de la 1990-aj jaroj en Brazilo kaj verkis siajn lastajn filmojn pri brazilaj temoj.
Du fojojn li ricevis la suoman filmpremion „Jussi“ por la plej bona reĝio: en 1983 por la filmo Arvottomat, en 1992 por Zombie ja kummitusjuna.