Miklós Nyiszli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1901 en Șimleu Silvaniei |
Morto | 5-an de majo 1956 (54-jaraĝa) en Oradea, Rumanio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Rumanio Hungario |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | kuracisto verkisto |
Verkoj | I was doctor Mengele's assistant |
NYISZLI Miklós (njisli) estis hungara memuaristo. Li estis naskita en Szilágysomlyó la 17-an de junio 1901 kaj mortinta en Oradea la 5-an de majo 1956.
Miklós Nyiszli studis medicinon en Kluĵo, Berlino, Kiel, li diplomitiĝis en la germana Universitato Friedrich Wilhelm de Vroclavo (1929); li estis patologia fakkuracisto. Li laboris en Oradea (1930-37), Vișeu de Sus (1937-41) kaj Szaplonca (1942-44). En majo 1944 oni deportis lin Aŭŝvicon. Li estis atestanto en la internacia proceso kontraŭ la militkrimuloj en Nurenbergo.