Oni povas distingi inter mikroplastaĵoj primaraj kaj sekundaraj. Primaraj mikroplastaĵoj estis produktitaj jam je grando de malpli ol 5 mm, ekzemple tiuj uzataj en kosmetikaĵoj, dentopastoj, aŭ vindotukoj por beboj. Sekundaraj devenis el la disfalo de plasto post kiam ĝi eniras la vivmedion. Kelkaj fontoj de sekundaraj mikroplastaĵoj estas fiŝretoj, boteloj, sakoj, mikroondotaŭgaj kuirujoj, tesaketoj, kaj pneŭa defalaĵo.[5][6][7][8] Ambaŭ specoj daŭras en la medio en altaj kvantoj, precipe en akvaj ekosistemoj kiel akva poluo[9]. Ili ankaŭ povas akumuliĝi en la aero kaj teraj ekosistemoj.
Mikroplastaĵoj estas malfacile detrueblaj kaj havas denson similan al tiu de akvo. Ĉar ili nek falas funden nek rapide malkomponiĝas (ili povos daŭri centojn aŭ milojn da jaroj),[10][11] mikroplastaĵoj havas grandan eblon esti enkorpigitaj, enhistigitaj, kaj akumulitaj de multaj organismoj. Interalie ili estas trovitaj en homa sango.[12][13] La sanriskoj pro
la toksaj kemiaĵoj estas nesciataj por homoj, sed gravaj por malpli grandaj organismoj, kaj la substancoj povas biomagnifikiĝi tra la nutra ĉeno.[14][15] En teraj medioj, oni pruvis, ke mikroplastaĵoj malplivigligas grundajn ekosistemojn kaj malpliigas la mason de lumbrikoj.[16][17] La movociklo de mikroplastaĵoj en la medio estas esplorata kaj ne tute konata. Ili estas trovitaj eĉ sur altaj montoj, ege malproksime de siaj fontoj.[18]
Laŭ ampleksa revuo de la scienca indikaro publikigita de la Scienckonsila Mekanismo de la Eŭropa Unio en 2019, mikroplastaĵoj jam ĉeestas en ĉiu parto de la natura medio. Kvankam ankoraŭ ne estas indikoj pri ekosistemskala risko pro mikroplastaĵa poluo, tia risko probable estiĝos post malpli ol jarcento se poluado daŭros je la nuna rapido.[19]
Partoprenantoj en la Internacia Esplorada Metiejo pri la Ĉeesto, Efikoj, kaj Sorto de Mikroplastaĵa Marrubo en 2008 ĉe la Universitato de Vaŝingtonio en Tacoma[20] konkludis ke mikroplastaĵoj problemas en la mara medio, pro:
la pruvita ĉeesto de mikroplastaĵoj en la mara medio,
iliaj longaj restotempoj, kaj la sekva probableco, ke future ili akumuliĝos, kaj
Estas pruvite, ke duvalvuloj enkorpigas mikroplastaĵojn kaj nanoplastaĵojn dum ili filtras sian nutraĵon el la akvo.[21] Ilia filtra kapablo malpliiĝas post ĉeveno de mikroplastaĵoj.[22] Pluraj sinsekvaj efikoj rezultas, interalie imunsistema kaj nerva tokseco.[23][24][25] Malpliiĝo de imunsistema funkciado rezultas el maltroaj fagocitado kaj aktiveco de NF-κB-aj genoj.[23][25] Malpliiĝo de nerva funkciado rezultas el inhibo de kolinesterazo kaj enzimoj regulantaj nervotransigilojn.[25] Duvalvuloj ankaŭ spertas oksidigan streson, indikanta, ke difektiĝis la kapablo maltoksigi enkorpajn substancojn, kio povas fine difekti DNA.[24] Mikroplastaĵoj difektas ankaŭ duvalvulajn gametojn kaj larvojn. Kreskohaltoj kaj misformiĝoj plioftiĝas kaj fekundiĝo malplioftiĝas.[21][26]
Homoj, kiuj manĝas marajn bestojn, povas enkorpigi mikroplastaĵojn ĉeestantajn en ties histoj.[27]
↑ (2020) “Degradation Rates of Plastics in the Environment”, ACS Sustainable Chemistry & Engineering8 (9), p. 3494–3511. doi:10.1021/acssuschemeng.9b06635.
↑ (2018) “Analysis, Occurrence, and Degradation of Microplastics in the Aqueous Environment.”, Freshwater Microplastics., The Handbook of Environmental Chemistry 58. Cham.: Springer, p. 51–67. doi:10.1007/978-3-319-61615-5_3. ISBN 978-3-319-61614-8.
See Section 3, "Environmental Degradation of Synthetic Polymers".
↑Nex, Sally. (2021) How to garden the low carbon way: the steps you can take to help combat climate change, ‑a eldono. ISBN 978-0-7440-2928-4. OCLC1241100709.
↑ (2018) “Effects of microplastics and mercury in the freshwater bivalve Corbicula fluminea (Müller, 1774): Filtration rate, biochemical biomarkers and mercury bioconcentration”, Ecotoxicology and Environmental Safety164, p. 155–63. doi:10.1016/j.ecoenv.2018.07.062.
↑ 23,023,1 (marto 2020) “Immunotoxicity of microplastics and two persistent organic pollutants alone or in combination to a bivalve species”, Environmental Pollution258, p. 113845. doi:10.1016/j.envpol.2019.113845. 209501817.
↑ 24,024,1 (2020) “Immunotoxicity of petroleum hydrocarbons and microplastics alone or in combination to a bivalve species: Synergic impacts and potential toxication mechanisms”, Science of the Total Environment728, p. 138852. doi:10.1016/j.scitotenv.2020.138852. Bibkodo:2020ScTEn.728m8852S.
↑ 25,025,125,2 (October 2020) “Immunotoxicity and neurotoxicity of bisphenol A and microplastics alone or in combination to a bivalve species, Tegillarca granosa”, Environmental Pollution265 (Pt A), p. 115115. doi:10.1016/j.envpol.2020.115115. 221166666.
↑ (2020) “High density polyethylene (HDPE) microplastics impair development and swimming activity of Pacific oyster D-larvae, Crassostrea gigas, depending on particle size”, Environmental Pollution260, p. 113978. doi:10.1016/j.envpol.2020.113978.
↑ (2019) “Microplastics: an emerging threat to food security and human health”, Journal of Food Science and Technology57 (5), p. 1601–8. doi:10.1007/s13197-019-04138-1.