Mikulášovice (germane Nixdorf) estas urbo de Ĉeĥio, en kiu vivas 2 077 loĝantoj (2024). Ĝi situas en okcidenta parto de Ŝluknova terlango tiriĝanta laŭlonge laŭ rojo Mikulášovický potok en longo preskaŭ sep kilometroj. Mikulášovice atingis sian plej grandan gloron antaŭ la unua mondmilito, kiam ĝi estis kun netutaj ok mil da loĝantoj la plej granda vilaĝo de Aŭstrio-Hungario. Ĝi estis avancita je la urbo en la jaro 1916. Mikulášovice estas konata precipe pro tradiciaj tekstila kaj tranĉilista industrioj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vilémov, Staré Křečany, Velký Šenov kaj Sebnitz.
En la 12-a jarcento ĉi tie vivis kelke da familioj de lignokarbistoj. Meisena episkopo ĉi tie fonas vilaĝeton, kies konsisto estas ligna kapeleto inicitita al sankta Mikolao. iom post iom la loĝantaro komenciĝas dediĉi sin al agrikultura produktado.Pase de la 18-a jarcento fariĝas el Mikulášovice signifa industria municipo. Estiĝas unuaj akrigejoj kaj evoluas tranĉilista industrio. En la jaro 1794 estis komencita tranĉilista produktado fare de Ignaz Rösler, tiu ĉi entrepreno estis en la jaro 1817 nomita kiel Fabriko por eta ŝtala varo, pli poste reguligita al Fabriko por ŝtala varo de sekvanto de Ignác Rösler, poste al Fabriko por tranĉiloj de filoj de Ignáz Rösler kaj en la jaroj 1945–1946 Ignác Rösler kaj filoj sub nacia administrado. La plej grandan kreskon poste tiu ĉi fako atingas en la 19-a jarcento, estas fonditaj pluaj fabrikoj kiel 1870 Franz Frenzel (FRENIX), 1885 Julius Pilz kaj poste Joh. Eduard Dittrich, Hubert Knoth kaj pluaj fabrikoj kun pli aŭ malpli da okupitoj. En la jaro 1955 sur tiuj ĉi bazoj estis fondita nacia entrepreno Mikov, kieu en la spacoj de tiama firmao Ignaz Rösler Söhne produktas ĝis hodiaŭ tranĉilojn, kiel lasta portanto de tiu ĉi tradicio. En la jaro 1891 estas ĉi tie fondita Industria lernejo tranĉilista (1954 transloĝigita spite al protestoj de la civitanoj kaj loka nacia komitato ĝis Varnsdorf).
Mikulášovice fariĝis unu el la plej grandaj vilaĝoj de tiama Aŭstrio-Hungario. La 1-an de februaro 1916 ĝi estis fare de imperiestro Francisko Jozefo la 1-a avancita je urbo.
En la jaro 1938 foriras post forŝiro de Sudetio absoluta plimulto de la ĉeĥa loĝantaro en la enlandon. Pase de la militaj jaroj estis ĉi tiea industrio aliorientigita al milita produktado. En la fabrikoj laboris multe da devige laborigitoj kaj militkaptitoj. La 9-an de majo 1945 Mikulášovice liberigis la 36-a infanteria regimento de la 8-a infanteria divizio de la 2-a pola armeo de generalo Karol Świerczewski. Komandanto de la 8-a infanteria divizio estis kolonelo Józef Grażewicz.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 5 787 |
---|
1880 | 6 449 |
---|
1890 | 6 704 |
---|
1900 | 7 109 |
---|
1910 | 7 665 |
---|
1921 | 6 640 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 6 755 |
---|
1950 | 3 044 |
---|
1961 | 2 741 |
---|
1970 | 2 631 |
---|
1980 | 2 747 |
---|
1991 | 2 546 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 2 397 |
---|
2011 | 2 151 |
---|
2014 | 2 204 |
---|
2016 | 2 159 |
---|
2017 | 2 178 |
---|
2018 | 2 179 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 2 189 |
---|
2020 | 2 182 |
---|
2021 | 1 998 |
---|
2022 | 2 076 |
---|
2023 | 2 063 |
---|
2024 | 2 077 |
---|
-
Mikulášovice, preĝejo
-
Mikulášovice
-
Mikulášovice
-
Mikulášovice, imperiestra monumento
-
Paska rajdado en Mikulášovice
-
Vido al Mikulášovice el turo de la preĝejo
Partoj de urbo Mikulášovice (4) |
---|
|
|